European Vegetarian Union

Arboj

de Profesoro Reuel Lahmer, Kostariko

El Novajxoj de EVU, Numero 1, 1996
Dansk - Deutsch - English - Español - Esperanto - Français - Româna - Svenska


Cxu vi scias, ke nia travivo dependas de arboj? Depost 1950 la tero perdis pli ol duono de sia arbokovro. Por purigi la aeron de la malpurigo pro auxtoj kaj industrio, ni bezonas arbokovron je la grando de usono. Per detrui arbarojn, Homo Sapiens mortigas sin.

Cxu vi scias, ke unu arbo eldonas cxiraux 400 litrojn da malseko cxiun tagon? Unu akreo da arboj povas sorbi la CO produkita de 50 auxtoj veturigitaj dum 12 horoj? Unu akreo da avokadarboj povas produki 5,000 kilogramojn da bongustega mangxajxo, unu akreo da bananarboj 10,000 kilogramojn?

Cxu vi scias, ke ni forsxiras la tropikajn pluvarbarojn por kreskigi pli malmultekostan bovajxon por usono? Tridek procentoj de la oksigeno de la mondo devenas de la amazonaj pluvarbaroj. Arboj purigas la aeron kiun ni spiras, alportas pluvon, donas hejtajxon kaj logxejon por homoj, bestoj, birdoj, kaj insektoj, lignon, paperon, kaj laboron por miloj da personoj, longdauxran belecon, kaj dolcxodorajxojn. Cxu iu povas imagi ion pli belan kaj profiteman ol arbo?

Cxu vi scias, ke oni kalkulas, ke 90% de la farmtereno en anglio uzigxas por kreskigi mangxajxon por bestoj? Ke suficxe da semgrajnoj por mangxigi bestojn envenas anglion cxiujare el hindio kaj aliaj neprogresintaj landoj, kiu povus mangxigi 13,000,000 bezonplenajn infanojn?

Cxu vi scias, ke Kostariko jam senarbarigis pli multe da sia tereno ol iu ajn alia lando en centra ameriko, sed ke nun gxi havas pli multaj naciaj arbaroj kaj protektataj regionoj ol iu ajn alia lando en centra ameriko?

Cxu vi scias, ke la bananarbo en la oriento nomigxas la paradisa arbo (musa paradisiaca)? Cxar la banano kostas tiom malmulte, ekzistas emo kredi, ke gxi havas malmultan nutran valoron. La kontrauxo veras. Gxi havas multan K kaj vitaminon A kaj havas suficxajn kvantojn da P, Mg, kaj vitamino C. En tropikaj landoj la banano rolis notindan rolon kiel mangxajxon por milionoj da homoj.

Cxu vi scias, ke malpurigado, dezertigado, detruado de arbaroj, monda varmigxo, malmultigo de la ozonnivelo, iu unu el tiuj cxi dangxeroj povas, nehaltigite, venigi finon de progresintaj vivformoj? Ni frontas cxiujn samtempe. Kiom baldaux oni povas veki homojn al la bezono konsideri absolute plejgrava la gajnon en 'La Batalo por la Planedo'?



Magie tradukita en Esperanton de Noam Mohr mohr@student.physics.upenn.edu

© European Vegetarian Union - http://www.ivu.org/evu