Lernejo por Protektado de Bestoj
Ideo el Auxstrio por kopii
El Novajxoj de EVU, Numero 1, 1996
Deutsch - Español - English - Italiano - Româna
Depost 1990 instruistoj kun speciala 'trejnado' iras al auxstriaj lernejoj je la invito de la instruisto de la klaso por plisentemigi la lernantojn (kaj instruistojn) al la suferado de bestoj.
Charlotte Probst, instruisto el Graz (bildo dekstre) estas instigisto kaj gvidanto de la projekto Protektado de bestoj en la klaso. Sxli estas konvinkita, ke la protektado de bestoj devas instruigxi en la lernejo en specialaj lecionoj. Junuloj, precipe infanoj, ankoraux ne estas venkitaj de materialisma mondo, ili ankoraux povas kompati. Ili estas la estonteco. Se ili povas senti la dolorojn de suferanta besto, ili povos ankaux senti la dolorojn de suferanta homo, sxli kredas.
Konataj personecoj subtenis sxlian ideon, kiam sxli penis gajni reprezentantojn el la ministrejo de edukado por sxlia projekto, sxli devis batali kontraux antauxjugxoj kaj ekonomiaj interesoj, sed sxli forta volo kaj sxlia amo de bestoj helpis al sxli sukcesi je la fino.
Instruistoj ricevas du pliajn semajnojn cxe la universitato por cxi tiu speciala laboro, kie ili lernas kiel instrui al junuloj, kaj plenkreskuloj, ideon pri miro por la vivo, kaj ke kreo estas unu tuta ajxo. -La lecionoj en la lernejo dividigxas en tri partoj: etiko, informo, kaj kiel trovi solvojn (kaj kion mi povas fari?).
La instruado donigxas de la unua al la nauxa klaso kaj malsamas kompreneble laux la agxo de la junaj lernantoj. Filmoj kaj bildoj estas tre gravaj helpiloj dum la lecionoj.
Gxis hodiaux cxirkaux 500,000 lernanojn el pli ol 6,000 lernejoj el diversaj partoj de auxstrio oni atentemigis pri la horura situacio de bestoj en ilia lando. Precipe bestofarmoj kaj laboratorioj menciigxas en la lecionoj, ankaux la situacio de felbestoj, kokoj, dorlotbestoj, ktp. of the fur animals, chicken, pets etc.
Imagu, se tiu cxi ideo povus kopiigxi en cxiu lando! Petu pli da informo:
Charlotte Probst
Bundesverein Tierbefreier Österreichs
Neupauerweg 29b, A-8052 Graz
Telefono ++43-316-581320
Telefakso ++43-316-581284